Zemano
Zemano estas markigo de malpli supera nobelo en Ĉeĥaj landoj, Pollando kaj Hungara reĝlando, por kiu en la internacia kunteksto estas uzata termino ĝentro (angle: gentry).
Etimologie ĝi kuntekstas ŝajne kun la slava vorto por lando (zemlja) kiel videblas el la ekvivalentoj latina terrigena kaj germana Landmann.[1]
Notoj redakti
- ↑ Ivan Hlaváček: "Adel und Nichtadel an der Schwelle von der Premysliden- zur Luxemburgerzeit in Böhmen", p. 169