La Spirala Ĝeto estas la plej fama landarta ĉefverko de Robert Smithson, konstruita en 1970 ĉe la Granda Sala Lago.

Spirala Ĝeto, Robert Smithson, fotita en aprilo 2005.

La artaĵo estas farita el koto, salkristaloj, bazalto, tero kaj akvo ĉe la nordorienta bordo de la Granda Sala Lago apud Rozel Point, Utah. Ĝi estas 457 metrojn longa kaj 4,57 metrojn larĝa kaj turniĝas malhorloĝdirekten de la bordo al la lago.

Kiam ĝi estis konstruita la nivelo de la akvo estis nekutime malalta pro sekeco. Post kelkaj jaroj, la nivelo iĝis kutima kaj enakvigis la ĝeton dum la tridek sekvaj jaroj. Pro nova sekeco la ĝeto elakviĝis en 1999 kaj estas nun ekster la akvo, sed printempe de la jaro 2005 la akvo denove altiĝis kaj parte subakviĝis la ĝeton.

Komence ĝi estis nigra pro la bazalto, sed nuntempe ĉefe blanka pro saldeponoj kaj malaltaj akvoj.

Eksteraj ligiloj redakti