Statuo de Sankta Petro (Baziliko Sankta Petro)

La Statuo de Sankta Petro Apostolo estas mezepoka statuo el bronzo kiu troviĝas en la dekstra parto de la centra navo de la Baziliko Sankta Petro de Vatikanurbo. Tiu skulptaĵo estas unu el malmultaj statuoj faritaj el bronzo kiu estas ankoraŭ konservataj el mezepoko.[1]

La skulptaĵo de Sankta Petro troviĝanta ene de la Baziliko Sankta Petro, Romo

La statuo estis probable farite de Arnolfo di Cambio kun okazo de la sankta jaro de 1300 (kvankam kelkaj asertas ke ĝi estas de la 4-a5-a jarcentoj). Ĝi prezentas kelkajn arkaikajn elementojn, kiel la vestoj. La Apostolo posedas dikajn ondajn buklojn en formo de heliko kaj en la hararo kaj en la barbo, kaj li vestas tunikon, pezan mantelon kaj romiajn sandalojn. Per sia maldekstra mano li tenas la kutimajn ŝlosilojn dum la dekstran li levas kiel gesto de beno.[1]

Fotaro redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti