Stefan Lepping
Stefan LEPPING (naskiĝis la 28-an de marto 1971 en Stadtlohn (Germanio) kiel kvara infano de katolika familio) estas germana katoliko. En 1990 post abiturienta ekzameno li kontaktis pentekostanan komunumon kaj decidis sekvi Jesuon. En 1993, returniĝo, ĉi-foje konscia, al katolika kredo. En 1995–1997 kunvivado en Komunumo de Beatecoj, katolika karismana juna komunumo. En 1998–2004, studado de eklezia muziko kaj iomete da teologio. De 2004 li laboras kiel orgenisto, ĥorestro kaj piano-instruisto. Ekde 2005 li loĝas en Werl, kunvivante en loza (larĝa) komuneco de kristanoj.
Stefan Lepping | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1971 en Stadtlohn (Germanio) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Fontoj redakti
- ↑ IKUE « BernhardEichkorn.de (germane) (HTML). Alirita 2016-08-30.