Stephan-a Kvinopo

(Alidirektita el Stephen-a Kvinopo)

La Stephan-a Kvinopo (aŭ Stefana Kvinteto), nomita laŭ ĝia malkokvrinto, la franca astronomo Édouard Stephan en jaro 1887, estas aro de kvin galaksioj, el kiuj nur tri gravite interagas. Tiuj estas : NGC 7317, NGC 7318A, NGC 7318B, NGC 7319 kaj NGC 7320. Ĝi vidiĝas enĉiele en la konstelacio Pegazo, je proksimuma distanco de 270 milionoj da lumjaroj. Tiuj estas favoritaj celoj je amatoraj astronomi-observantoj. Tiuj sufiĉe proksimaj galaksioj interŝanĝas materion laŭforme de « pontoj » ; la gravitaj efikoj kaŭzas ankaŭ al ili misformigojn vostformajn.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.