Stigiolo (itale kaj sicilie Stigghiola estas tipa plado de la sicilia kuirarto, precipe de la palerma loka kuirarto, kiu enhavas intestojn kiel baza ingredienco (ĉefe ŝafida). Temas pri produkto unika de la insulo, kiu ĝuas oficialan agnoskon, per la inkludo en la listo de tradiciaj italaj manĝproduktoj (PAT) de la Ministerio pri Agrikulturaj Manĝaĵoj kaj Arbaraj Politikoj (MIPAAF).

Stigghiola, surstrata sicilia manĝaĵo.

Temas pri plado apartenanta al malriĉa surstrata pladaro, kiu estas ĝenerale preparita kaj servita sur la strato de la tiel nomata stigghiularu. Ĝi konsistas el ŝafidaj intestoj (sed ankaŭ kapra kaj kokida), lavitaj per akvo kaj salo, spicitaj per petroselo, kun aŭ sen cepo, metita sur pikstangeto, aŭ, kaj kuirita rekte sur la rostilo. Ili estas manĝataj varmaj, spicitaj per salo kaj citrono. Simila plado apartenas ankaŭ al la greka kuirarto, kokoretsi (κοκορέτσι), aŭ speco de granda stigiolo rostita kun ŝafaj intestoj kaj ĝenerale dum Pasko. Plejofte ilin oni manĝas sur la strato en iu budo. Karakteriza estas la odoro, kiun oni povas rekoni surstrate, la efiko de fumo foje intence kreita de stigghiolaro (stigiol-kuiranto) por allogi homojn por gustumi.