Stratangulo (kaj foje simple nur angulo) en urboj estas la loko kie du linioj aŭ surfacoj renkontiĝas en angulo. En la urba medio temas pri la fino de dombloko, nome stratokruciĝo.

Stratangulo.

Por la trafiko ili estas zorgigaj lokoj, kie renkontiĝas ankaŭ diversvojaj irantoj ĉu per piede ĉu per veturiloj; ĉar la angulo malhelpas la vidon de la venantoj laŭ la alia strato, povas okazi kolizio. La konstruo de la trotuaroj en tiuj lokoj devas esti zorgita: konvenas meti plilarĝigon, mildigon de la misnivelo rilate al la veturila vojo, kaj trafiksignalojn, ekzemple avertiloj kaj indikiloj. Laŭ la trafikaj reguloj, plej ofte oni ne rajtas lasi aŭton en tiuj lokoj, por ne malhelpi la trairadon. Foje tie estas stri-pasejoj kaj trafiklumoj.

Ankaŭ la konstruado de la domoj de la anguloj estas ofte diferenca el tiu de la cetero de la dombloko, ĉar ĝi finas kiel pinto, kun fasadoj duflankaj, anstataŭ unuflankaj. La dekoracio de stratangulo povas esti iom pli prilaborita ol tiu de la cetero de la dombloko.