Subteretaĝoj en la ringfortikaĵo de Ballycatteen
La subteretaĝoj en la ringfortikaĵo de Ballycatteen en Baile Chaitín (Ballycatteen), graflando Corcaigh, Irlando, estas pro elfosado de la triopa remparo kun du fosaĵoj vizitebla Ráth. La tri subteretaĝoj estis malkovritaj de la elfosistoj de Seán P. Ó Ríordáin kaj P. J. Hartnett.
Subteretaĝoj en la ringfortikaĵo de Ballycatteen | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 51° 40′ 10″ N, 8° 36′ 59″ U (mapo)51.66953-8.61648Koordinatoj: 51° 40′ 10″ N, 8° 36′ 59″ U (mapo) | |
Subteretaĝoj en la ringfortikaĵo de Ballycatteen | ||
Priskribo
redaktiLa tri subteretaĝoj estas el sekmasonaĵo. Oni distingas:
Subteretaĝo A
redaktiSubteretaĝo A estas la plej granda kaj havas kvar pli aŭ malpli ortangulajn kamerojn. Ĝi situas de la enirejo laŭlonge kaj transverse al la akso. La mallongaj ligantaj koridoroj estas mallarĝaj (precipe inter kamero 2 kaj 3). La enirejo finiĝas en kamero 1.
Subteretaĝo B
redaktiB estas la dua plej granda subteretaĝo kaj havas tri pli aŭ malpli ortangulajn kamerojn. Ili situas alternante laŭlonge kaj transverse al la akso. La mallongaj koridoroj estas malpli mallarĝaj. La enirejo atingas rekte la kameron 1.
Subteretaĝo C
redaktiSubteretaĝo C estas la plej malgranda el la tri kaj havas tri pli aŭ malpli ortangulajn kamerojn. Ili situas oblikve kaj ortangule unu post la alia. La mallongaj koridoroj estas mallarĝaj. La enirejo finiĝas rekte en kamero 1.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Mark Clinton: The Souterrains of Ireland. Wordwell, Bray Co. Wicklow 2001, ISBN 1-869857-49-6. S.197 ff
- Seán P. Ó Ríordáin & P. J. Hartnett: The Excavation of Ballycatteen Fort, Co. Cork