Sudpolusa Aitken-baseno

La Sudpolusa Aitken-baseno estas ne nur la plej granda frapkratero de la Luno, sed en nia Sunsistemo (la dua plej granda estas la Hellas Planitia sur Marso).

Sudpolusa Aitken-baseno
alfrapa kratero [+]

Supermara alteco9,1 m sub la marnivelo [+]
Koordinatoj53° 0′ 0″ S, 169° 0′ 0″ U -53-169Koordinatoj: 53° 0′ 0″ S, 169° 0′ 0″ U [+]
Vikimedia Komunejo:  South Pole–Aitken basin [+]
vdr
Sudpolusa Aitken-baseno laŭ datenoj de la sondilo Clementine

La kratero de sudpolusa Aitken-baseno etendiĝas de la suda poluso de la Luno ĝis kratero Aitken, havas la diametron de 2.240 km kaj profundon de ĝis 13 km (aŭ laŭ alia dateno 2.500 km kaj 12 km). Ĝi ne havas karakterizan randon. Ĉar la baseno situas sur la kaŝita flanko de la luno, ĝi dum multaj jarcentoj da historia astronomia esploro en la antikvo kaj la mezepoko ankoraŭ ne estis observebla.

Esploroj de sondilo de la Clementine-misiono kaj Lunar Prospector suspektigas, ke en la polus-proksimaj krateroj eĉ glacio troviĝas, kies materialo verŝajne venis el ekstero.