Sultana Khadija [ĥaDIja] (naskiĝis ĉirkaŭ 1600 en Golkonda, Barato kaj mortis samloke post 1665) estis reĝino kaj reganto de la barata disktriko Bijapur, kiu havis bonajn rilatojn kun la Nederlanda Orient-hinda Kompanio (VOC).

Sultana Khadija
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
en Golconda
Morto 1-an de januaro 1665 (1665-01-01) (65-jaraĝa)
en Golconda
Ŝtataneco Mogola Imperio
Okupo
Okupo monarko • regento
vdr

Ŝi naskiĝis kiel filino de Muhammad Qutb Shah (1593 - 1626), la sultano de Golkonda en Barato. En 1633 ŝi edziniĝis kun Muhammad Adil Shan kiu estis sultano de Bijapur. Sultana Khadija fariĝis lia plej grava edzino. Ĉirkaŭ 1635 Sultana Khadija estis ŝlosila persono en la forigo de ministro Khawas Khan dum palaca revolucio. Post la morto de sia edzo (1656), ŝi estis la plej potenca persono en la sultanlando dum kelkaj jaroj. Poste ŝi nomiĝis Bari Sahiba, kio signifas 'granda lordino' [1].

Referencoj redakti

  1. (nl) djr, Digitaal Vrouwenlexicon van Nederland (cifereca virina leksikono de Nederlando), resources.huygens.knaw.nl, la 17-an de septembero 2019.