Sunĉaro de Trundholm
La sunĉaro de Trundholm (dane Solvognen) estas objekto de la malfrua Skandinava bronzepoko eltrovita en Danio, kiu estas interpretita kiel la suno trenita de ĉevalino, kio povus havi ian rilaton kun elementoj de la malfrua skandinava mitologio trovitaj en la fontoj de la 13-a jarcento. En la nuntempo ĝi apartenas al la kolekto de la Dana Nacia Muzeo en Kopenhago. Ĝi datiĝas el la jaro 1300 a.K..
La kamparano Frederik Willumsen trovis ĝin la 7-an de septembro 1902 kiam unuafoje pasigis sian plugilon tra la aluvia grundo de la loĝloko Trundholm, en la regiono Sjælland, Danio. Portis ĝin hejmen kaj permesis sian filon ludi per la ĉevalo, kredante ke la bildo estis nura malnova ludilo. La sunĉaro. tamen, jam estis damaĝita ekde la Bronzepoko, kiam plejverŝajne ĝi estis en la marĉo kiel oferdono. En 1998, per metaldetektilo troviĝis pliaj fragmentoj de la ses radoj.
La sunĉaro de Trundholm estas bronza kaj ora statuo kiu konsistas el 25centimetra disko, kun alteco de 59 cm. La ĉevala elemento sin trovas sur strukturo el kvar radoj. Sub la disko ankaŭ estas radoj ligitaj al la cetero de la objekto. Ĉiuj radoj havas kvar radiusojn.