Sunaisma moskeo de Vladikavkaz

La sunaisma moskeo (ruse Суннитская мечеть,[1] Sunnitskaja meĉet; ankaŭ nomata Muĥtarov-moskeo, ruse Мечеть Мухтарова, Meĉet Muĥtarova; osete Мухтаровы мæзджыт, Muĥtarovi mezĝit) situas en la urbo Vladikavkaz, ĉefurbo de la rusia respubliko Nordosetio-Alanio.

Sunaisma moskeo de Vladikavkaz
moskeo [+]
Koordinatoj43° 1′ 33″ N, 44° 40′ 33″ O (mapo)43.02583333333344.675833333333Koordinatoj: 43° 1′ 33″ N, 44° 40′ 33″ O (mapo)

ArkitektoJózef Płoszko

Estiĝo1908

Sunaisma moskeo de Vladikavkaz (Nord-Osetio)
Sunaisma moskeo de Vladikavkaz (Nord-Osetio)
DEC
Lokigo de Nord-Osetio en Rusio

Map
Sunaisma moskeo de Vladikavkaz
Vikimedia Komunejo:  Mukhtarov Mosque (Vladikavkaz) [+]
vdr
La sunaisma moskeo de Vladikavkas situas rekte borde de la rivero Terek.

La azerbajĝana naftoindustriisto Murtuza Muĥtarov (azerbajĝane Murtuza Muxtarov, ruse Муртуза Мухтаров, 1865–1920) konstruigis la moskeon inter la jaroj 1906 kaj 1908. Ĝin planis la pola arkitekto Józef Płoszko (1867–1931), kiu ĝis la Unua Mondmilito precipe laboris en Bakuo. La internon dezajnis R. I. Doleŝal. La moskeo konatas pro sia pitoreska situo antaŭ la impresa fono de de la kaŭkaza montaro. Ĝi ankaŭ uziĝis por servi la inguŝajn loĝantojn de Vladikavkaz antaŭ ol ili estis forpelitaj el Nord-Osetio en la 1990-aj jaroj.

En 1934 estis plano malkonstrui la moskeon laŭ la sovetunia politiko senreligiigi la union. Fine tamen la konstruaĵo restis, iĝis parto de la regiona muzeo (Krajevedĉeski musei) kaj en 1960 iĝis ŝtate protektita monumento.[1] En 1996 la moskeo redoniĝis al la Spirita Administrado de la Islamanoj de Nordosetio. La saman jaron ĝi estis grave damaĝita de eksplodo [2] kaj poste restaŭriĝis.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 suanisma moskeo de Vladikavkaz Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine, noto en la listo pri objektoj de la kultura heredaĵo de la etnoj de la Rusia Federacio (ruse)
  2. noto pri la eksplodo de 1996 ruse

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: {{{2}}}