La Sunset Cafe, konata ankaŭ kiel The Grand Terrace Cafe, estis fama ĵaza klubo en Ĉikago, Ilinojso, Usono, funkcianta dum la 1920-aj, 1930-aj kaj 1940-aj jaroj. Ĝi estis unu el la plej gravaj ĵazkluboj de Usono, ĉefe dum la periodo inter 1917 kaj 1928 kiam Ĉikago iĝis kreiva ĉefurbo de ĵaza plinovigo kaj denove dum la apero de bebop en la komenco de la 1940-aj jaroj. El ties fondo, tiu klubo estis rareco kiel rifuĝejo apartita el rasa diskriminacio, ĉar la Sunset Cafe estis integraĵo de "Black and Tan" klubo kie afrik- kaj eŭrop-usonanoj, kin aliaj etnoj, povis miksiĝi libere sentime de malakcepto. Multaj gravaj muzikistoj disvolvigis siajn karierojn ĉe la Sunset/Grand Terrace Cafe.

Sunset Cafe
arkitektura strukturo [+]
Koordinatoj41° 49′ 51″ N, 87° 37′ 7″ U (mapo)41.8309-87.6186Koordinatoj: 41° 49′ 51″ N, 87° 37′ 7″ U (mapo)

Sunset Cafe (Ilinojso)
Sunset Cafe (Ilinojso)
DEC
Sunset Cafe
Sunset Cafe
Lokigo de Ilinojso en Usono
Map
Sunset Cafe
vdr

Ĝi estis posedaĵo de la administranto de Louis Armstrong nome Joe Glaser, kaj en ĝi ludis ekzemple Louis Armstrong, Cab Calloway, Johnny Dodds, Bix Beiderbecke, Jimmy Dorsey, Benny Goodman, Gene Krupa kaj ĉefe Earl "Fatha" Hines kaj la membroj de lia orkestro: nome Billy Eckstine, Dizzy Gillespie, Charlie Parker kaj Sarah Vaughan.