Suntegmento
Suntegmento aŭ ŝovtegmento (se ĝi estas nefiksa) estas tegmenta sistemo por aŭtomobiloj. Ĝi estas plej ofte travidebla plasta, vitra aŭ faldebla taksaĵa; fiksa aŭ ŝovebla por enlasi aeron. Ĉe malnovaj aŭtomobiloj ekzistas tipo el ŝovebla ŝtala tegmento, nelumtralasa.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/Slidingmoonroof.jpg/220px-Slidingmoonroof.jpg)
La levtegmento estas tipo, ĉe kiu oni povas levi (suprenŝovi) la postan parton de la suntegmento. Tiel ĝi ebligas la aerumadon, sed ne ebligas la trablovon.