Susten estas montpasejo en la Alpoj en Svislando. Ĝi ligas la komunumojn Wassen en Kantono Urio kaj Innertkirchen en Kantono Berno. La pasejkulmino situas sur alteco de 2224 m s.m..

Sustenpasejo
Rigardo de la Sustenpasejkulmino al Stein-Glaĉero
montpasejo
Alteco 2224 m
Geografia situo CH1903: 677229 / 175919 (mapo)46.738.449Koordinatoj: 46° 44′ N, 8° 27′ O; CH1903: 677229 / 175919 (mapo)
Sustenpasejo (Kantono Berno)
Sustenpasejo (Kantono Berno)
DEC
Sustenpasejo
Sustenpasejo
Situo de Sustenpasejo
Sustenpasejo (Svislando)
Sustenpasejo (Svislando)
DEC
Sustenpasejo
Sustenpasejo
Situo de Sustenpasejo
Map
Sustenpasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter AroReuss
Ligas Innertkirchen kaj Wassen
Infrastrukturo pasejvojo, poŝtaŭto, hotelo
vdr

Historio redakti

La Sustenpasejo estas unu el la plej junaj montpasejoj de Svislando. La pasejŝoseo estis konstruita de la jaroj 1938 kaj 1945. Ĝia konstruo tiam okazis pro strategiaj kialoj, por certigi la ligon inter la alpaj fortikaĵoj kaze de germana invado. Por la konstruo de la pasejvojo laboris ankaŭ internigitaj eksterlandaj soldatoj, precipe poloj. Ĉar nun la pasejo ĉefe servas al turismo, ĝi estas malfermita kutime nur inter junio kaj oktobro.

Priskribo de la vojo redakti

La pasejŝoseo komenciĝas en oriento en Wassen ĉe la norda aliro al la Gotardpasejo. Ĝi kondukas tra la Meinenvalo preter la vilaĝoj Meien kaj Färnigen kun maksimuma grimpo de 9 %. La paskulminon la vojo subpasas per kulmina tunelo je alteco de 2224 m s.m.. Okcidente de la pasejkulmino en la Berna Oberlando la ŝoseo preterpasas la langopinton de la Stein-Glaĉero kaj la vilaĝojn Gadmen kaj Nessental. En Innertkirchen (la finhaltejo de la Meiringen-Innertkirchen-Fervojo) la Grimselpasejŝoseo kuniĝas kun la Sustenpasejŝoseo. La kunigita pasejŝoseo preterpasas la Aroravinon kaj finas en Meiringen.

Eksteraj ligiloj redakti