Sveda torĉo
Sveda torĉo estas torĉo farita el desegita trunko de pino. Ili ekestis dum la tridekjara milito de 1618 ĝis 1648 kiam svedaj soldatoj ekuzis tiajn torĉojn.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/Schwedenfackel_%28angez%C3%BCndet%29.jpg/220px-Schwedenfackel_%28angez%C3%BCndet%29.jpg)
Nuntempe la svedaj torĉoj ĉefe estas uzataj kiel lumo- kaj varmofonto. La sveda torĉo brulas vertikale kaj estas speciala rigard-allogilo. La ardantaj trunkoj kiuj malrapide forbrulas donas agrablan varmon.