Sven EPINEY (naskita la 14an de januaro 1972 en Naters, Svisujo) estas fama Svisa televidogastiganto kaj TV-moderigisto, radia moderigisto kaj redaktisto, kiu laboras por SF-DRS kaj DRS3 (ŝtata) televidstacioj en Svisujo. Li ankaŭ parolas la germanan, la francan, la anglan kaj la italan lingvojn. Li estis la Svisa reprezentanto por la Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 en Helsinko, Finnlando kaj estis revenanta al la rolo por la okazaĵo de 2008.

Biografio redakti

Sven Epiney loĝis nur du jarojn en Naters kaj malfrue en Sion en franca lingva infanĝardeno. Ekde 1978 li estis en Berno, en lernejo. Li ricevis instruistan formadon en la instruista seminaro Lerbermatt en Köniz kaj pli malfrue dum 3 jaroj studis juron en la universitato de Berno. Li laboris ekde jaro 1984 en junulara elsendoj, malfrue en multaj radiaj- kaj televidaj elsendoj.

Premioj redakti

Li ricevis en jaro 2004 la premion Walo kiel Amatoj de publiko kaj en 2007 kune la redakcio en la sekcio "plej bon televida produktaĵo" «Beste TV Produktion», en Jaro 2006 la TELE-Premio kiel plej bona televida moderatoro kaj en januaro 2007 la «Glanz & Gloria Award». Glanz &Gloria estas svisa televida SF 1 elsendejo pri "eminentaj personoj" de filmoj kaj teatroj.

Eksteraj ligiloj redakti