La Svisa Ĵazlernejo, angle Swiss Jazz School en Berno (fondita en 1967) estas la unua memstara ĵazlernejo de Eŭropo, kiu prezentas kontinuan ĵazedukadon.

La Svisa Ĵazlernejo dividiĝas en du sekciojn:

  • ĝia ĝenerala lernejo ofertas duonprofesian edukadon sur la kampoj ĵazo kaj ĵazparencaj stiloj.
  • ĝia altlerneja sekcio ebligas akiri per trijara studo bakalaŭron kaj per sekva dujara studo magistron en la fakoj ĵazinstruo, prezentado aŭ aranĝado aŭ respektive kompozicio.

Historio redakti

En 1967 la Svisa Ĵazlernejo ekestis laŭ iniciato de la Bernaj muzikistoj Heinz Bigler kaj Tony Hostettler. Komence la kooperativa detalkomerca vendejaro Coop subtenis la lernejon. Per Joe Haider, Isla Eckinger kaj Peter Giger komence muzikistoj el la ĉirkaŭaĵo de Bigler kunlaboris kiel kromaj instruistoj. La Svisa Ĵazlernejo estis sukcesa kaj baldaŭ transpaŝis la eblojn de Coop. En 1972 la Svisa Ĵazlernejo do fariĝis memstara edukejo, kiun subtenis la urbo kaj la kantono Berno. La lernejo nun dividiĝis en la du sekciojn ĝenerala lernejo kaj profesilernejo. Ekde 1998 la profesilernejo estis subordigita al la fako muziko de la tiam novfondita Altlernejo por Muziko kaj Teatro resp. de la Altlernejo de la Artoj Berno, kiel ĝi nomiĝis ekde 2003.

Post Bigler Vince Benedetti (1975), Fritz Pauer (1982), Joe Haider (1984) kaj George Robert (1995) direktis la lernejon. En 2006 ekoficis la nuna estrino Valérie Portmann.

Ekde 1989 Bert Joris estas trumpetinstruisto ĉe la Svisa Ĵazlernejo, kies bandegon li estras.

Literaturo redakti

  • Ulrich Roth Swiss Jazz School in Bern feiert ihr 40-jähriges Bestehen Jazz Podium 2/2008, S. 30

Eksteraj ligiloj redakti