Täby [ˈtɛːˌbyː] estas komunumo, paroĥo kaj urbo (svede tätort 'denssetlejo') en Svedio, provinco Uplando, gubernio Stockholms län. Täby estas konsiderata antaŭurbo de Stokholmo. La komunumo havis 67 000 loĝantojn meze de la jaro 2014.

Täby
komunumo de Svedio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76 738  (2023) [+]
Loĝdenso 1 077 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 27′ N, 18° 4′ O (mapo)59.443918.06872Koordinatoj: 59° 27′ N, 18° 4′ O (mapo) [+]
Areo 71,22 km² (7 122 ha) [+]
Täby (Svedio)
Täby (Svedio)
DEC
Täby
Täby
Situo de Täby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Täby Municipality [+]
vdr
Komunumo Täby en Stockholms län

Geografio redakti

La komunumo bordas al la Balta maro interne de la Stokholma arkipelago. Gi ankaŭ enhavas kaj bordas al kelkaj lagoj. La alteco de la tereno varias inter 0 kaj 57 m super la marnivelo, se oni esceptas rubŝutejon kiu estas pli alta.

Historio redakti

 

Täby estas malnova loĝloko. Ekzistas restaĵoj el la bronzepoko. Aro da runŝtonoj informas pri loĝantoj el la vikinga erao, kiam kristanismo disvastiĝis en la regiono. La blazono de la komunumo reproduktas rus-bizancan krucon, kiu troviĝas sur unu el la runŝtonoj.

Täby restis kampara regiono ĝis la konstruado de plurlinia loka fervojo al Stokholmo, plilongigita en 1885. Ek de tiam Stokholmanoj konstruis al si somerajn dometojn en la komunumo kaj poste ankaŭ kreskis la daŭra enloĝantaro. Urbecan karakteron Täby ekhavis nur en la 1960-aj jaroj, kiam konstruiĝis nova centro kun interalie kelkaj unike altaj kaj grandaj loĝdomoj kun duoncirkla formo (Storstugan kaj Grindtorp). La duono de la enloĝantaro tamen loĝas en unufamiliaj domoj.

Notindaĵoj redakti

En Täby troviĝas

  • preĝejo el la 13-a jarcento (Täby kyrka) kun murpentraĵoj de Albertus Pictor (15-a jarcento);
  • kastelo Näsby (Näsby slott), menciita jam en la 14-a jarcento, rekonstruita post incendio en 1904;
  • eksa hidroplana eskadro F2 de la sveda aerarmeo (1926-1974);
  • ĉevala vetkurejo, inaŭgurita en 1960, plej granda en Svedio;
  • butikuma centro subtegmenta, inaŭgurita en 1968, la unua tia en Eŭropo, la plej granda butikuma centro de Svedio.

Konatuloj el Täby redakti

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo [1]
  • Estrid [2]
  • Runŝtonoj de Jarlabanke [3]