Títeres desde Abajo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Títeres desde Abajo [Desubaj Pupoj] estas hispana kompanio de pupteatro engaĝinta, kreita en 2013. En la barcelona SAT-kongreso de 2019 ili prezentis en Esperanto sian verkon "La bruja y Don Cristóbal" [La sorĉistino kaj S-ro Kristoforo]. En 2016 ili estis enkarcerigitaj post la reprezentado de tiu ĉi verko, kiu pritraktas liberesprimon, kaj poste senkulpigitaj.[1]

Bibliografio redakti

  • Alba Lázaro, Más que un cuento: los Titiriteros, La Bruja y Don Cristóbal. eld. La Rosa Negra, 2018

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti