Taglumo, aŭ la lumo de la tago, estas la kombino de rekta kaj nerekta sunlumo dum la tagotempo. Tio inkludas rektan sunlumon, disan ĉielan radiadon, kaj (ofte) ambaŭ el tiuj reflektitajn el la Tero kaj el surteraj objektoj. Sunlumo disa aŭ reflektita el objektoj en la ekstera spaco (tio estas, trans la tera atmosfero) ne estas ĝenerale konsiderata taglumo. Tiele, lunlumo neniam estas konsiderata taglumo, spite esti fakte "nerekta sunlumo". Tagotempo estas la periodo de tempo de ĉiu tago kie estas taglumo. Taglumo okazas ĉar la tero turniĝas kaj la flanko en kiu la suno brilas estas konsiderata taglumo.

Monda mapo montranta areojn de la Tero kiu ricevas taglumon ĉirkaŭ 13:00 UTC, 2a de Aprilo.

Eksteraj ligiloj redakti