La Taiho Kodekso en 702 estis la unua proklamita kolekto de leĝoj en Japanio. Ĝi entenis kaj punajn kaj mastrumajn leĝojn. La kodekso estis ĉerpita de la leĝokoloktoj de dinastio Tang de Ĉinio, lando kiu estis tiam modelo por la disvolviĝo de Japanio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.