Teatro de la Princo

La Teatro de la Princo, aŭ en hispana Teatro del PríncipeCorral del Príncipe estis teatrokorto de la urbo hispana Madrido. Oni ekkonstruis ĝin la 7-a de majo de 1582 kaj estis inaŭgurita la 21-a de septembro de 1583 per teatraĵo ludita de Vázquez kaj Juan de Ávila. La posedaĵo estis origine de katolika religia entrepreno kiu proksimume en 1580, samtempe akiris la Corral de la Pacheca (Paĉeka Teatrokorto) aĉetis ankaŭ du domojn kie ĉe la strato de la Princo kaj apudaj oni starigis tiun fundamentan lokon en la historio de la teatro de la Hispana Ora Jarcento.

La korto havis ŝtonetan plankon kaj tol-tegmenton kiu protektis kontraŭ la suno, sed ne kontraŭ pluvo. Tie oni premieris gravajn teatraĵojn de la epoko.

Poste oni konstruis sur la sama loko veran teatron, kiu estis unu el plej gravaj el Hispanio. En 1849 ĝi iĝis la aktuala Teatro Español, kiu estas la nura teatro de Madrido kiu reale korespondas kun antikva teatrokorto.

Bibliografio redakti

  • Manuel Gómez García, Diccionario del teatro. Madrid: Akal, 1997.