Telematiko (la vorto estiĝis per kombino de vortoj telekomuniko kaj informatiko) estas teknologia fako okupiĝanta per kombino de transporto kaj prilaborado de datenoj kun bildigado kaj aliaj sciigaj sistemoj kaj rimedoj.

Navigacia sistemo Lexus Gen V

La plej konata estas transporta telematiko, sub kiu falas navigaciaj sistemoj, sistemoj de gvidado de transporto, sistemoj de donado de aktualaj informoj al uzantoj de publika transporto kaj transportistoj, partoprenataj de trafiko ktp. Por konstato de la situo de aparato aŭ veturilo estas uzataj ekzemple teknologioj de GPS.