Teorio pri frua loĝado

La teorio pri frua loĝado, aŭ Teorio antaŭ-Clovis, vere estas serio de esploroj kaj arkeologiaj, lingvistikaj kaj genetikaj pruvoj, tute ĵusaj, kiuj pridubas la klasikan teorion pri malfrua loĝado de Ameriko bazita sur la kulturo Clovis, kaj kiu internacie estigis debaton pri la afero.

Groto Pedra Furada, en Brazilo,
ĝenerala vidaĵo. Ĉi tie oni trovis homajn restaĵojn de antaŭ 32.000 jaroj adP.

Rigore ne temas pri teorio, ĉar la sciencistoj ne havas komunan pozicion pri la origino de la homo en Ameriko. Sed ili ĉiuj havas komunan vidpunkton, ili ĉiuj koincidas ke la datoj (12 mil al 14 mil) de Clovis ne estas ĝustaj pro trovado de arkeologiaĵoj kiuj pruvas la homan loĝadon en Ameriko de antaŭ plo ol 50,000 jaroj.