Tepejako (hispane Tepeyac) estas monteto kiu troviĝas norde de Meksikurbo, apartenanta al la montarĉeno Gvadalupo.

Fonto pri la Aperoj de la Virgulino, en la monteto Tepejako (Distrito Federal).

Dum la antaŭkolumba epoko, en "Tepeyacac", troviĝis malgranda adorejo al Tonantzin, kaj malgranda vilaĝo kiu estis komunikita al la Tenochtitlán, pere de vojo kiu transiris la Lagon Teksokoko (nuna Vojo de la Misteroj).

Tepejako estas fama, laŭ la katolika tradicio, ĉar estis la loko kie aperis la Virgulino de Gvadalupo al la indiĝeno Juan Diego Cuauhtlatoatzin. Nuntempe ĉe la piedoj de la monteto troviĝas la Baziliko Gvadalupo, kaj la monumenta komplekso de la sanktejo kiu ĉiujare ricevas milionojn da vizitantoj, speciale la 12-an de decembro.

Eksteraj ligiloj redakti