Vulkankuniklo

(Alidirektita el Teporingo)

La vulkankuniklo konata ankaŭ kiel teporingozakatuĉe (Romerolagus diazi) estas malgranda kuniklo kiu loĝas en la montoj de Meksiko. Ĝi estas la dua plej malgranda kuniklo de la mondo, dua nur post la nana kuniklo. Ĝi havas malgrandajn rondoformajn orelojn, mallongajn krurojn, kaj mallongan, dikan felon kaj pezas proksimume 390–600 g. Ĝi havas vivodaŭron de 7 al 9 jaroj. La vulkankuniklo loĝas en grupoj de 2 al 5 animaloj en truoj (subgrundaj nestoj) kaj moviĝas inter herbotufoj. La trunestoj povas esti tiom longaj kiom ĝis 5 m kaj tiom profundaj kiom ĝis 40 cm. Estas kutime 2 al 3 idoj por idaro, naskiĝintaj en la trunesto.

Romerolagus diazi
Romerolagus diazi distribution

Malkiel ĉe multaj specioj de kunikloj (kaj simile al Ochotona), vulkankunikloj elsendas tre altatonajn sonojn anstataŭ piedfrapi sur la grundo por averti aliajn kuniklojn pri danĝero. Ili estas krepuskemaj kaj estas tre aktivaj dum la sunsubiro, sunapero kaj aliaj epokoj intermeze. Populacioj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 150–200 kolonioj kun totala populacio de 1.200 individuoj en la tuta teritorio.[1]

Referencoj redakti

  1. (1994) “Distribution and Population Size of Romerolagus diazi ĉe El Pelado Volcano, Mexico”, Journal of Mammology 75 (3), p. 743. 

Eksteraj ligiloj redakti