Terhundo de Jack Russell

La terhundo de Jack Russell (aŭ vulphundo de Jack Russell) estas negranda raso de hundo.

Historio de vulphundoj de Jack Russell redakti

Unue bredita de John Russell kiu aĉetis hundinon nomitan Trump. Grava karakterizaĵo de ĉi tiu hundo estis agresemo, kiu provizis sufiĉan volon sekvi kaj elterigi vulpojn - sen dolorigi ilin. La hundoj kiujn bredis Russell bone apreziĝis pro ĉi tiuj karakterizaĵo.

Malgraŭ tio ke Russell unue aĉetis Trump celinte bredi ŝin kaj krei de ŝi novan sanglinion, plej probable neniu el la nunaj vulphundoj sangrilatas al ŝi. Multfoje dum la vivo de Russell, li devis forvendi ĉiujn siajn hundojn pro manko de mono, kaj je sia morttago havis nur kvar hundojn neplubredeblajn en 1883.

Famaj vulphundoj de Jack Russell redakti

La 29-an de aprilo 2007, vulphundo de Jack Russell nomita George savis kvin infanojn de atako farita de du pitbuloj. Oni raportis ke li tuj venis al la atakantoj kaj haltigis ilin sufiĉe longe por ke la infanoj povu forkuri. La pitbuloj mortigis lin, sed en la jaro 2009 li postmorte ricevis la "PDSA Gold Medal".

Eksteraj ligiloj redakti