Termoelektra malvarmigo

La termoelektra malvarmigo okazas per termoelektra efiko de Peltier (post Jean-Charles Peltier (1785–1845)), kiam la kurenta trafluo estigas temperaturan diferencon. (Se la temperatura diferenco estigas elektrofluon temas pri Seebeck-efiko). La angla mallongigo de la fenomeno estas TEC el la angla thermoelectric cooler.

La plej kutima formo de la termoelektra malvarmigilo (kiel Peltier-elemento) konsistas el du plej ofte kvadratformaj platoj el alumini-oksida-ceramiko kun randa longo de 20 mm ĝis 90 mm kaj distanco de 3 mm ĝis 5 mm, inter kiujn oni enlutas la duonkondukajn kvadrojn. La alflanka ceramika surfaco estas kovrita per lutebla metala surfaco.

La plej granda avantaĝo estas, ke termoelektra malvarmigilo ne havas movpartojn, ne bezonas gason, likvaĵon, kompresoron por la malvarmigo. Ĝia malavantaĝo estas la malgranda efikeco, malgrandeco (maks. 60 mm × 60 mm).

Apliko redakti

Oni uzas la termoelektran malvarmigilon ekz. en fridskatoloj, en CCD-ĉipo en diĝita fotokameraoj, en viskozimetro, reometrorefraktometro, sed ankaŭ ofte por malvarmigo de dioda lasero, ĉefprocesoroj