Termohigrografo (greke: θερμός (termos) "varma", υγρός (higros) "humida", γραφειν (grafejn) "skribi") estas kombinita registradoaparato por samtempe mezuri kaj registri la aertemperaturon, la relativan aerhumidecon kaj la tempon. La unuopaj aparatoj estas la termografo kaj la higrografo. Termohigrografojn oni uzas precipe en la meteologio kiel parton de veterstacioj, sed ankaŭ en muzeoj, en la domtekniko, en stokejoj kaj en la transporto ili estas uzataj.

Termohigrografo kun cilindro

Klasikaj modeloj de termohigrografo estas konstruitaj kiel tamburskribilo kun naturaj haroj, bimetalo kaj mekanika aŭ elektronika horloĝmekanismo. La tamburo povas havi turniĝotempon de unu ĝis 31 tagoj. La mezurvaloroj estas registritaj kiel mezurkurboj sur papero.