Terorĉelo

Terorĉelo (el terorista ĉelo) estas terorisma grupo en strukturo de sencentra terorista reto.

Terorĉelo estas sociale, kulture, politike aŭ religie motivita loka grupo de personoj, kuniĝintaj por plani kaj realigi terorbaton. Terorĉeloj estas malcentre organizitaj, por eviti la tutan malkovriĝon de la sekvantoj.

Ili ofte kolektas monon perforte aŭ per forta psiĥa, fizika premo de civitanoj aŭ ili ricevas kaŝe monon de aliaj ŝtataj instancoj, privataj organizoj.

Ili ofte atakas "molajn celojn", kaŭzante mortojn de civitanoj.