Theresienwiese

festivala spaco en la germana urbo Munkeno

La Theresienwiese, en Esperanto Tereza Herbejo, estas spaco de 46 hektaroj en la sudokcidento de la urbocentro de la germana urbo Munkeno. De okcidento al oriento la herbejon tranĉas la strato Matthias Pschorr, kies okcidenta fino ekde la jaro 1850 estas la statuo de Bavaria, virino simboliganta la landon Bavario, kaj orienta fino ekde la jaro 1951 la placo Esperanto - malmultaj Esperanto-placoj de la mondo havas tiom urbocentran lokon!

Statuo de Bavaria okcidente de la "Tereza Herbejo"
la placo sen festivalaj standoj kaj tendegoj

Ĝian nomon la Theresienwiese ricevis laŭ princino Therese von Sachsen-Hildburghausen, edzino de la bavara kronprinco kaj posta reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario. La nupto de la du nobeloj festiĝis la 12-an de oktobro 1810 sur la herbejo, kaj la feston finis ĉevalkonkurso. Pro la decido, ĉiujare ripeti tiun ĉevalan vetkuron tiuloke dum oktobro, ekestis la tradicio de popola festo, kiu ricevis la nomon Oktoberfest, do "Oktobra Festo", kaj por multaj turistoj iĝis la stereotipo de bavara vivstilo. Jam dum 1811 aldoniĝis agrikultura ekspozicio, ekde 1818 ekzistis karuseloj kaj similaj popolaj amuziloj, ekde 1896 la unuaj grandaj biergastejaj festotendoj. Nuntempe sur la "Tereza Herbejo", kiun la munkenanoj nur nomas die Wiesn, "la Herbejo", ne nur okazas la Oktobra Festo kun ĉiujare signife pli ol 6 milionoj da vizitantoj de ĉie en la mondo, sed samtempe ĉiujn kvar jarojn ankaŭ agrikultura ekspozicio - plus aldone en printempo la pli eta Münchner Frühlingsfest, vintre la festivalo Tollwood kaj cirkaj turneoj.

Turismaj vidindaĵoj rande de la "Tereza Herbejo" estas, krom la statuo de Bavaria okcidente kaj la Esperanto-Placo oriente, la 97 metrojn alta novgotika preĝejo de Sankta Paŭlo norde, apud kiu troviĝas metro-stacio kun la nomo Theresienwiese.