La Tibeta medicino (Tibeta: bod sman) estas sistemo de resanigo disvolvita en Tibeto kaj kiu plejparte disvastĝis en la landoj kaj regionoj de la tibeta altebenaĵo. Pri ĝia deveno estas diversaj legendoj.

La blua Safiro por la diagnozo

Oni konsideras ke jenaj tekstoj de la Tibeta medicino estas la bazaj tekstoj de tiu medicino : la "Gyüshi" (tibete: rgyud bzhi; "Kvar tantraoj", "Kvar radikoj")[1] de Yuthok Yönten Gönpo (la pli aĝa) (tibete: g. yu thog (rnying ma) yon tan mgon po; 708-833) kaj la "Yuthok Nyingthig" (tibete.: g. yu thog snying thig; la "koro-esenco de Yuthok") de Yuthok Yönten Gönpo (la pli juna) (tibete: g. yu thog (gsar ma) yon tan mgon po; 1126-1202). En la 17-a jarcento tekstoj de la "Gyüshi" estis uzataj sub la titolo "La blua Safiro" por trejnado kaj komemntitaj de Desi Sanggyay Gyatsho.[2]

La tibeta medicino estas bazita sur la tradicia kuraca sistemo de Barato, nome Ajurvedo. Kune kun la Budhismo venis la ajurveda kuracado al Tibeto.

Diagnozo redakti

La diagnozo en la tibeta medicino okazas surbaze de la pristudo de la malekvilibro inter la tri korpoenergioj. La observo peras eksterajn signojn de malordo al la paciento, precipe pere de la lango- kaj la urino-diagnozo. La enketo de la antaŭhistorio kaj la tiama sanstato montras kiel la korpo fariĝis en situacio de malsano kaj  kio estigis la malsanon. La palpado de la pulsa kvalito en la tibeta medicino estas de granda graveco. Kiel ebla kaŭzo de sanproblemoj oni krome konsideras ke spiritoj havas negativan influon.

Kiel ekstera traktado de la korpo oni aplikas kompresojn, masaĝojn, kupadon, banadojn, incensojn aŭ metodojn kiel mokso, kaŭterizo kaj sangeltiro je specifaj punktoj.

Trejnado redakti

Je la tibeta astrologia kaj medicina Instituto de la Dalai-Lamao (Men-Tsee-Khang) en Dharamsala, Hindio, la tradicia tibeta medicino estas instruata laŭ la aŭtentika tradicio. Ĉi tie Amchis (tibetaj kuracistoj) ricevis trejnadon post kiam ili rajtas oficiale praktiki en Barato.

Vidu ankaŭ redakti

  • Listo de Materia Medica la tradicia Tibeta medicino

Referencoj redakti

  1. Michael Quick: Sur la kono de la kvar medicinaj traktatoj de Tibeto, rGyud bži.
  2. Dharmapala Thangka Centre: 1000 jaroj de la Tibeta medicino sur rolling bildoj[rompita ligilo]