Timo antaŭ Dio estas la sinteno, laŭ kiu la fidelulo (fidelulo laŭ la abrahamaj religioj) konstante vivas sin konsiderante sub la rigardo de sia Sinjoro, en la klopodo plaĉi pli al li ol al la homoj. Dio ĉi-kaze estas konceptata pli kiel “amika” de la homo ol juĝisto de la agaro kaj pensaro de la homo: al la pekanta homo la timo antaŭ Dio sugestas la pento kaj la reveno al lia mizerikordo. Timo antaŭ Dio similas, konsiderita laŭaspekte de la psikologio, al la sinteno de la filo deziranta reciproki la amon de la patro, anstataŭ al tiu de subulo kiu suferas pro la risko esti kaptita ĉe la misfaro kaj mispenso.[1]

Timo antaŭ Dio en Judismo redakti

Ĝia moto, interaliaj, povas esti: "La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado" (sentencoj/Proverboj 1,7).

Malsame ol la timo pro Dio [2] kaj pro personoj la timo antaŭ Dio koncernas la honoron kaj konscion pri la amebla grandiozeco de la dia juĝo. Ekzistas diversaj tipoj de "timo antaŭ Dio"; ĝi foje estas strikte kunligita kun la observo de la ordonoj kaj la ties akcepto en la jugo de la Torao: en la biblia spiritualeco la timo antaŭ Dio estas la kapablo bezonata por sperte vivi la respekton, la amon kaj obeon al la dek ordonoj kaj al la 613 Mizvot (normoj).

Teologoj priskribas diverstipaj timoj antaŭ Dio kies la plej simpla, tiu pro la punoj same kiel tiu de la amo por la akiritaj meritoj; tiu de la konscio pri la supera dia Volo kiu ĉion kontrolas kaj regas; fine tiu logita al la senkondiĉa amo al Dia Grandiozeco. Ankaŭ la Boneco kaj Mizerikordo de Dio, kiu pardonas danke al la Teshuvah (agnosko de sia kulpo kaj pardonpeto), ekscitas timon antaŭ Dio.

Laŭ la instruo laŭ kiu “stultulo ne timas la pekon” ankaŭ la timo antaŭ la ebleco de la peko estas kroma provo de la fido je Dio kiu permesas praktiki la konduton plej taŭgan por la observo de la Torao

Ekzemplo de homo timanta Dion estas Moseo kiel aperas en la epizodo de la flama arbetaĵo. Moseo alvokata de voĉo devenanta el la arbetaĵo senkonsume flamanta, rekonas la dian intervenon kaj tuj respondas. Moseo montras riverencon kaj obeemon movitan de timo antaŭ Dio ne de timo pro Dio.

Timo antaŭ Dio en Kristanismo redakti

Laŭ konstanta instruo, tiu timo antaŭ Dio estas donaco de Dio mem kiu igas la kredanton kapabla ami Dion por si mem kvankam ties distanco kaj malsameco. Krome tiu timo, psikologia analizata, fontas krom de la motivoj de la Torao ankaŭ kaj precipe el la fakto de la senkondiĉaj amo kiun Dio rivelis en la Pasiono kaj morto de Jesuo Kristo: en tiu senkondiĉa amo kuŝas nia destino de kunvivontaj ĉe Dio.

Ĉiuj kristanaj eklezioj [3] konfesas ke la timo antaŭ Dio estas unu el sep donoj de la Sankta Spirito, kiu per tiu prezento de tiu dono manifestas sian ĉeeston en la kredanto.[4]

Alivorte: la timo antaŭ Dio estas la necesa kapablo sekvi la instruojn de Jesuo laŭ kiuj Dio iras renkonten al la homo kaj ke Jesuo estas la Savanto.

En la Nova Testamento la timo antaŭ Dio estas ofte kunligita al la kredago, ekzemple kiam Jesuo post la kvietigo de la ŝtormo demandas al siaj disĉiploj: ” Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon?” (4,40).

Krome, ĝuste en la instruo de Jesuo, kiu per la parabolo de la erarinta filo identigis Dion kun “patro mizerikorda”, la timo antaŭ Dio estas klarege timo rompi la rilaton de amikeco pli ol timo pro malobeo al ordonoj.

Timo antaŭ Dio en Islamismo redakti

Ĉar temas pri abrahama religio ankaŭ la koncepto pri timo antaŭ Dio havas certajn komunajn radikojn...

Voĉoj kunligitaj redakti

Notoj redakti

  1. (1830-1831, 1845) de la Katekismo de la Katolika Eklezio kaj [1].
  2. Bedaŭrinde esperanto havas nur unusolan vorton por du konceptoj tre malsamaj, kiuj ĉi estas redonita per "timo antaŭ Dio" kaj "timo pro Dio"
  3. Kelkaj protestantaj konfesioj preferas uzi malsaman terminologion kun malsamaj teologiaj procezoj, kie la dia donaciteco de tiu "timo antaŭ Dio" restas nebuligita
  4. Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio (demando-respondo 389)