Tirkuplilo estas la ilo, destinita por trenado de remorko per veturilo.

Tirkuplilo de GAZ-69

Antaŭe oni uzis en ajnagrundaj aŭtoj (ekzemple en UAZ-469, UAZ-452) tirhokon, kiu tenis timonon de remorko. La ĉefa malavantaĝo de tia solvo estis ke haveblis spaco inter la hoko kaj timono, pro kio ili frapis unu kontraŭ alian ĉe ekveturo kaj halto. Ankaŭ la kuplado mem estis malfacila, ĉar la ŝoforo devis ekzakte veturi malantaŭen tiel ke la hoko situu ĝuste kontraŭ la timono.

Nun ĉe la malpezaj aŭtoj oni plej ofte uzas kuploglobon kaj sur timono oni instalas kuplokapeton.

La kuplogloboj povas havi diversajn grandecojn, jen kelkaj ekzemploj:

58,7 mm (2,31 coloj)

  • 50,8 mm (2 coloj);
  • 50 mm (normo en Rusio); 1,97 coloj);
  • 47,6 mm (1,87 coloj).

La tirkuplilo povas situi post aŭ antaŭ la veturilo.