Titus Groan estis brita grupo formita en 1969. La nomo de la grupo estis prenita de romano de Mervyn Peake . Titus Groan muzikis plejparte progresivrokan muzikon

La grupo debutis ĉe la Holivuda Popfestivalo en majo 1970. La grupo estis rimarkita fare de reprezentantoj de Dawn Records, kaj en la aŭtuno de 1970 ili komencis labori pri sia unua longdisko.

Pro malbona vendo de la longdisko, la grupo dissolvis en 1971.

En 1989 la See For Miles diskokompanio publikigisTitus Groan... Plus, kiu enhavis la tutan albumon kaj 3 unuopaĵojn

Diskografio redakti

  • Titus Groan, 1970