Tobias Meißner

(Alidirektita el Tobias Meissner)

Tobias MEISSNER (naskita la 12-an de junio 1966 en Friedrichroda; mortinta la 6-an de decembro 2016 en Blankenfelde-Mahlow) estis germana esperantisto kaj tradukisto (interalie de infanaj kantoj), loĝinta en Berlino, en la distrikto Novkolonjo (Neukölln).

Tobias Meißner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1966 (1966-06-12)
Morto 6-an de decembro 2016 (2016-12-06) (50-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Tobias Meißner lernis la lingvon fine de la 1980-aj jaroj kaj ekde tiam partoprenis la regule okazantan renkontiĝon Ĵaŭda Rondo, kiu okazis en la domo de Hermann D. Tautorat en la sama distrikto. Li tradukis plurajn germanajn popolajn porinfanajn rimaĵojn:

  • "Anasetoj" ("Alle meine Entchen")
  • "Vulpon admoni" ("Fuchs, du hast die Gans gestohlen")
  • "Rajdantoj-filozofio" ("Hoppe, hoppe, Reiter")
  • "Neĝero, ni sopiras je vi" ("Schneeflöckchen, Weißröckchen")

redakti