Toko estas legenda heroo laŭ Saxo Grammaticus, kiu devas pafi je ordono de reĝo bludenta Haraldo pomon de sur kapo de sia filo (pompafo). Je la demando, kial li antaŭpreparis ankaŭ duan sagon, li diras, ke okaze de mispafo, li volis morti la reĝon. Pro tiu respondo, oni punas lin je vivdanxgera veturo de sur roko, per skio. Li eltenas ankaŭ tiun provon.

Toko estis dana ĉasisto en la 12-a jarcento kaj lia legendo donis eble kernon de la legendo de Vilhelmo Tell. Li devis pafi pro sia fierfanfaronado pri la pafscio.