TrES-2b

ekstersuna planedo

TrES-2b (aŭ Kepler-1b) estas ekstersuna planedo orbitanta la stelon GSC 03549-02811 situanta 718 lumjarojn for de la suna sistemo. En 2011 oni identigis ĝin kiel la plej malhelan konatan ekzoplanedon, spegulante malpli ol unu procentaĵon el la lumo, kiu frapas ĝin[1]. La maso kaj radiuso de la planedo indikas, ke ĝi estas gasa giganto iom simila laŭ konsisto al Jupitero. Tamen, kontraste al Jupitero, TrES-2b situas proksimege al sia stelo, kaj apartenas al la klaso de tiel nomataj "Varmegaj Jupiteroj".

Arta imago pri TrES-2b, kun sendokumentaj lunoj
Efiko de TrES-2b al la radiusa rapideco de TrES

Referencoj redakti

  1. Kipping, David M. Detection of visible light from the darkest world (angle). Monthly Notices of the Royal Astronomical Society. Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 2011-08-12.

Eksteraj ligiloj redakti