Atelocerata

(Alidirektita el Traĥeuloj)

Atelocerata estas proponita klado de artropodoj kiuj inkludas heksapodajn (insektojn kaj kelkajn rilatajn taksonojn) kaj miriapodojn (milpiedulojn, centpiedulojn, kaj similajn taksonojn), sed ekskludas krustulojn (kiaj salikokoj kaj omaroj) kaj ĥeliceruloj (kiaj araneoj kaj hufumkraboj). La nomo estas nune uzata interŝanĝeble kun Tracheata.[1]Uniramia sensu stricto. Estas fakte etenda dividaĵo de artropodoj kiuj enhavas ĉiujn tiujn kiuj spiras per traĥeoj, distinge el krustuloj, kiuj spiras pere de brankoj.

La nomo Tracheata estas pli malonova termino, origine proponita de Ernst Haeckel en 1866 kiel grupigo de araknedoj, miriapodoj kaj insektoj. Tracheata estis redifinita por ekskludi arakedojn fare de Pocock en 1893. (reviziita en [1]) La nomo Atelocerata estis unuafoje proponita de Richard Heymons en 1901,[2] kaj ambaŭ nomoj estas konsiderataj ekvivalentaj.[1][3]

La statuso de Atelocerata kiel vera klado estas nune pridubita pere de studoj per molekula filogenetiko. Kelkaj ĵusaj aŭtoroj rigardis la krustacojn kiel pli rilataj al la heksapodoj ol la miriapodoj.[1][4] Se tio pravas, tiam trajtoj kunhavataj de heksapodoj kaj miriapodoj, sed ne de krustacoj, devas esti la rezulto de ĉu konverĝa evoluo, ĉu de duaranga perdo ĉe la krustuloj.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (2010) “Arthropod phylogeny revisited, with a focus on crustacean relationships”, Arthropod Structure & Development 39 (2-3), p. 88–110. doi:10.1016/j.asd.2009.10.003. 
  2. Richard Heymons. (1901) Die Entwicklungsgeschichte der Scolopender 33. Stuttgart: Erwin Nägele, p. 1–244, tables i–viii. doi:10.5962/bhl.title.1587.
  3. (2005) “Mitochondrial genomes suggest that hexapods and crustaceans are mutually paraphyletic”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 272 (1569), p. 1295–1304. doi:10.1098/rspb.2004.3042. 
  4. Guillaume Lecointre & Hervé Le Guyader. (2006) The Tree of Life: A Phylogenetic Classification. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-02183-9.
  5. Maximilian J. Telford & Richard H. Thomas (1995). “Demise of the Atelocerata?”, Nature 376 (6536), p. 123–124. doi:10.1038/376123a0.