Tradukata programlingvo

Tradukata programlingvo estas programlingvo, kies programojn oni ne rulas senpere per komputilo, sed antaŭe tradukas en konvenan maŝinkodon per tradukilo. La nocio kutime aperas kontraste al «interpretata programlingvo»; la kontrastigo ne estas tute formala, ĉar principe por ĉiu programlingvo eblas verki interpretilon; tamen interpretado de programoj el la fakoj, por kiuj oni kutime uzas lingvojn tradukatajn (ekz‑e komputa analitiko) povas esti neakcepteble malrapida.

Tipaj programlingvoj tradukataj estas Fortrano, Algoloj, C, Paskalo, Ada.