Trajnkatastrofo ĉe Nimego

La trajnkatastrofo ĉe Nimego estas fervoja akcidento, ĉe kiu du pasaĝeraj trajnoj fronte koliziis. Unu el ili ne transportis pasaĝerojn. La akcidento okazis la 28-an de aŭgusto 1979 inter Viĥeno kaj Nimego. Pro la akcidento mortis 8 personoj: 7 pasaĝeroj de unu el la du trajnoj kaj unu el la du maŝinistoj. Krome vundiĝis 36 personoj, inter kiuj la kontrolisto kaj la alia maŝinisto.