Traktato de Petrópolis

Traktato de Petrópolis estis subskribita de Brazilo kaj Bolivio en 1903 en urbo Petrópolis. Laŭ tiu interregna kontrakto, Bolivio cedis al Brazilo la teritorion Acre (hodiaŭ brazila subŝtato), kies enloĝantaro konsistis ĉefe de brazilanoj kaj senĉese protestis kontraŭ la antaŭe okazinta koncerna anekso fare de Bolivio. Ĉi tiu lando ricevis, siavice, kiel kompensaĵojn, aliajn teritoriojn kaj la sumo de 2 milionoj da britaj funtoj.