Trametes versicolor
Trametes versicolor aŭ papilia trameto (antaŭe konata kiel Coriolus versicolor) estas ordinara polipora fungo el la genro Trametes. Versicolor aludas je la diversaj koloroj de la fungo.
Trametes versicolor | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trametes versicolor
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Trametes versicolor (L.) Lyod. 1921 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La surfaco de la fungokapo havas diverskolorajn duonrondajn regulajn zonojn. La surfaco estas hara, dense zonita, kun blanka rando, ofte onda surfaco. Ĝi dikas 1-3 mm, grandas 2-10 x 2-5 x 0,5 cm en grandaj grupoj.
Oni trovas porojn de 2-4/mm, la sporoj estas blankaj, grandaj 6-7 x 1,5-2 µm (mikrometrojn), cilindraj, glataj.
Ĝi estas neuzebla por nutrado.
Ĝi estas miksebla kun ekz. Trametes multicolor sed la versicolor havas minimume 4 diversajn kolorojn en la zonoj (krom la blanka).
Eksteraj ligiloj
redakti- Funghi Vitalia - Coriolus versicolor Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare+fotoj
- angle Trametes versicolor en indexfungorum.org