Tramtransporto en Ĉerjomuŝki

urba tramsistemo en Ĉerjomuŝki, Rusio

Tramtransporto en Ĉerjomuŝki (ruse Черёмушкинский трамвай) estas tramsistemo en la vilaĝo de akvoenergiolaboristoj Ĉerjomuŝki en la Respubliko Ĥakasio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj tramsistemoj en Rusio kaj la lasta kreita en Sovetunio kaj Rusio. Ĝi estas la sola tramo en Rusio kie vojaĝado estas senpaga.

Tramtransporto en Ĉerjomuŝki
Tramo 71-88G en Ĉerjomuŝki
Tramo 71-88G en Ĉerjomuŝki
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Ĉerjomuŝki
 Rusio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 18-a de majo 1991
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 5,5 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 6
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 520 mm (1 524 mm?)
Posedanto Sajano-Ŝuŝenskij gidroenergoremont
Transportisto Sajano-Ŝuŝenskij gidroenergoremont
vdr

Ĝi estis malfermita la 18-an de majo 1991, igante ĝin la plej juna tramsistemo en Rusio. Malgraŭ la malfermo de la tramo de Verĥnjaja Piŝma la 31-an de aŭgusto 2022, ĝi ne perdis ĉi tiun statuson, ĉar la tramo de Verĥnjaja Piŝma ne estas sistemo, sed unu el la multaj linioj de la tramo de Jekaterinburgo.

La sistemo havas unu linion servantan ununuran itineron: Саяно-Шушенская ГЭС — Вторая терраса.

La linio estis konstruita por transporti laboristojn de SŜGES vivantaj en Ĉerjomuŝki, sed ĝi ankaŭ iĝis populara por ordinaraj loĝantoj de la vilaĝo. De 2020 ĝis 2022, dum la epidemio de COVID-19, ĝi servis nur laboristojn de la akvocentralo, sed nun ĉiuj povas denove uzi ĝin.

Ĝi estas posedata kaj servata fare de unu el la sekcioj de OAO "Sajano-Ŝuŝenskij gidroenergoremont".


Mapo


Vidu ankaŭ redakti