Tramtransporto en Liepāja

Tramtransporto en Liepāja (latve Tramvaju satiksme Liepājā) estas unu el la specoj de publika transporto en Liepāja. Ekzistas unu tramlinio en la urbo, kaj ĝi estas administrata fare de SIA "Liepājas tramvajs".

Tramtransporto en Liepāja
Tramo Tatra KT4D en Liepāja
Tramo Tatra KT4D en Liepāja
tramtransportonegoco
Ĝeneralaj informoj
Loko Liepāja
 Latvio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1899
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,4 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 15
Nombro de stacioj 36
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto SIA «Liepājas tramvajs»
vdr

Liepāja havas la plej malnovan elektran tramlinion en Baltio, kiu funkciis ekde 1899. Male al Rigo kaj Daugavpils, kie la larĝo de la tramvojo estas 1524 mm, en Liepāja la tramo veturas sur mallarĝŝpura trako kun larĝo de 1000 mm. La sumlongo de la itinerlinio estas 15,4 kilometroj.


Mapo


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti