Tramtransporto en Neŭŝatelo
Tramtransporto en Neŭŝatelo (france Tramway de Neuchâtel, aŭ (loke) Tram) konsistas el tramvojo kiu formas parton de la sistemo de publika transporto en Neŭŝatelo, urbo en Svislando.
Tramtransporto en Neŭŝatelo | |
---|---|
Ŝtato | Svislando |
Urbo | Neŭŝatelo |
Trafikanto | TransN |
Komenco de trafiko | 16-a de septembro 1892 |
Infrastrukturo | |
Ŝpuro de reloj | 1 000 m |
Tensio | 600 V DC |
Nombro de haltejoj | 12 |
Trafiko | |
Nombro de linioj | 1 |
Longo de linioj | 8,82 km |
Nombro de veturiloj | 6 |
Eksteraj ligiloj | |
multimedia enhavo en Commons | |
Kelkaj indikoj povas deveni el datoj. |
Enservigita en 1892, la tramo kreskis kaj malkreskis tra la jaroj. Nuntempe, ĝi konsistas el nur unu 8,85 km longa [1] interurba linio, kiu veturas tra Auvernier kaj Colombier al Boudry, kaj estas indikita kiel linio 5. Ĉiuj urbaj tramlinioj de la sistemo estis transformitaj al trolebusoj, la lasta tia fino kaj konvertiĝo okazante en 1976, lasante nur interurban linion 5 [2] (nuna linio 215).
La tramo estas nuntempe funkciigata fare de Transports publics Neuchâtelois (antaŭe Compagnie des Tramways de Neuchâtel) (TN), kiu ankaŭ prizorgas tri funikularojn, la Neŭŝatelan trolebussistemon kaj diversajn konvenciajn busliniojn.
Referencoj
redakti- ↑ Wägli, Hans E; Jacobi Sébastien. (2010) Schienennetz Schweiz: Strecken, Brücken, Tunnels; ein technisch-historischer Atlas = Réseau ferré suisse: atlas technique et historique; toutes les lignes, les ponts, les tunnels, 3‑a eldono (de, fr), Zürich: AS-Verlag, p. 93. ISBN 978-3-909111-74-9.
- ↑ Buckley, R.J.. (1984) Tramways and Light Railways of Switzerland and Austria. Milton Keynes, UK: Light Rail Transit Association, p. 10, 26, 29. ISBN 0-948106-27-1.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (TransN) (france)
- Oficiala retejo (Onde Verte) (france)
- UrbanRail.Net
- musée du tram Neuchâtel (france)