Tramtransporto en Rabato-Sala
Tramtransporto en Rabato-Sala (arabe طرامواي الرباط - سلا, france Tramway de Rabat-Salé) estas sistemo de publika transporto sur sia propra loko kiu servas la urbojn Rabato kaj Sala en Maroko. La du unuaj linioj de la reto estis malfermitaj al la publiko la 23-an de majo 2011. Tiuj ĉi linioj estas nun 27 km longaj kaj inkluzivas 43 haltejojn.
Tramtransporto en Rabato-Sala | |
---|---|
Tramo en Rabato | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Rabato-Sala Maroko |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 23-a de majo 2011 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 27 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 66 |
Nombro de stacioj | 43 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Rabat Région Mobilité |
Transportisto | Transdev Rabat-Salé (Transdev) |
"Rabat Région Mobilité" nuntempe konfidis administradon al la firmao "Transdev" per sia filio "Transdev Rabat-Salé", profesiulo en la kampo sub kontrakto.