Tramtransporto en Rjazan
urba tramsistemo en Rusio
Tramtransporto en Rjazan (ruse Рязанский трамвай) estis tramsistemo kiu ekzistis en Rjazan de 1963 ĝis 2010. La tramlinio situis ĉe la periferio de la urbo kaj funkciis kiel ligo kun la nafta rafinejo de Rjazan.
Tramtransporto en Rjazan | |
---|---|
Du tramoj KTM-5 en Rjazan | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Rjazan, Rusio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 2-a de aprilo 1963 |
Fino de trafiko | 15-a de aprilo 2010 |
Teknikaj informoj | |
Nombro de linioj | 1 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Karakterizaĵo de la tramo de Rjazan estis la fakto, ke en la momento de ĝia lanĉo en 1963, trolebusa servo jam ekzistis en la urbo, kio estas la sola ekzemplo de ĉi tiu speco en Sovetunio.