Transfiguriĝo (Rafaelo)

pentraĵo de Rafaelo

Transfiguriĝo estas la lasta pentraĵo fare de la itala renesanca majstro Rafaelo. Komisiita de Kardinalo Giulio de Medici, la posta papo Klemento la 7-a (1523–1534) kaj planita kiel altarpeco por la Katedralo de Narbono en Francio, Rafaelo laboris pri ĝi ĝis sia morto en 1520. La pentraĵo ekzempligas la disvolvigon de Rafaelo kiel artisto kaj la pinto de lia kariero. Malkutime ĉe montro de la Transfiguriĝo de Jesuo en kristana arto, la temo estis kombinita kun aldona epizodo el la evangelioj en la suba parto de la pentraĵo.

Transfiguriĝo

Transfiguriĝo staras kiel alegorio de la transforma naturo de reprezentado. Ĝi estas nune en la Vatikana Pinakoteko en Vatikanurbo.

Eksteraj ligiloj redakti